de Viktor Pelevin. Sorcxisto Ignato kaj homoj


Date: 06 Jun 2000
La rakonto unue aperis en revuo "Nauka i religija" (Scienco kaj religio) n-ro 12, 1989.

La fabeleto
Je la 4-an de majo 1912 al sorcxisto Ignato alvenis kiel gasto la
ortodoksa pastro Arsenikumo. Dum Ignato klopodis kun samovaro, elmetis
mielkukojn, la gasto purigis la nazon cxe vestpendilo, longe demetis la
galosxojn, sinkrucis kaj ekspiris. Poste li sidigxis sur la randon de
tabureto, eltiris el sub pastrvestajxo la rugxan kartonan tekon, malfermis
gxin kaj familiare diris al Ignato:
- Rigardu nu, kion mi verkacxis!
- Estas interese, - diris Ignato, prenante la unuan folion, - cxu
lauxte legi?
- Tute ne! - ektimigite eksiblis la pastro. - Sensone!
Ignato komencis legi:
Diroj de Sankta Feoktisto
- "Ho, homoj! - diris Sankta Feoktisto, skuante la nodhavan
pilgrimbastonon. - Kristo sinaperigis por mi, tio vere okazis. Li ordonis ke
mi elvenu al vi kaj pardonpetu. Nenio ja sukcesis".
- Ha, ha, ha! - ekridis Ignato, sed mem pensis: "Tio ne senintenca
estas". Tamen neniel reagis.
- Kaj cxu vi havas alian? - demandis li anstataux tio.
- Jes! - la pastro donis al Ignato la alian folion kaj tiu legis:
Kiamaniere Mikaelo Ivanovich frenezigxis kaj mortis
"Kien ajn mi irus, - pensis Mikaelo Ivanovich, dum mirate sidigxis sur
la divanon, - tie nepre estas almenaux unu frenezulo. Sed nun finfine mi
estas sola..."
"Kaj krome, - dauxre pensis Mikaelo Ivanovich, dum mirate sin turnis
direkte al fenestro, - kie ajn mi estus, tie nepre estas almenaux unu
mortinto. Sen nun mi estas sola, dank'al Dio..."
"Venis la tempo, - diris al si Mikaelo Ivanovich, dum mirate malfermis
la fenestrsxutron, - pripensi pri la plej cxefa..."
"Ne, certe, ne senintenca tio estas", - decidis Ignato, sed refoje
neniel reagis kaj anstataux tio diris:
- Estas interese. Sed la cxevideo ne estas bone komprenebla.
- Tre facile estas, - respondis la pastro, dum arogante palpebrumis, -
la afero estas en tio ke antaux la morto ja venas mallonga frenezstato. Ja
la ideo de morto estas netolerebla.
- "Ne, - pensis Ignato, - ion li certe iniciatas".
- Kaj jen estas la alia, - gxoje diris la pastro kaj Ignato tralegis:
Rakonto pri blato Jxuo
La blato Jxuo firme movigxas renkonten al la morto.
Jen estas la veneno. Necesas halti kaj sin turni flanken.
"Sukcesis. La morto sekvos", - pensis la blato Jxuo.
Jen oni versxas la bolantan akvon. Necesas elturnigxi kaj forkuri
subtablen.
"Sukcesis. La morto sekvos", - pensis la blato Jxuo.
Jen el la cxielo aperis kalkunumo kaj, pligrandigxante, impetas
malsupren. Elturnigxi jam ne eblas.
"La morto", - rimarkis la blato Jxuo.
Ignato levis la kapon. Eniris iuj kamparanoj sxafofelvestitaj, kasxante
malantauxen la grandajn rustkovritajn hakilojn.
- La pordon malriglis... Kompreneblas. Mi ja pensis ke tro longe vi
demetis sxuojn, - diris Ignato.
La pastro kun digno glatigis la barbon.
- Nu, kion vi volas? - severe demandis Ignato la kamparanojn.
- Jen, - konfuzigxinte kaj transpasxante samloke respondis la
kamparanoj, - mortigi vin ni intencas. Socio decidis. Socio cxiam mortigas
sorcxistojn.
"Socio, socio... - kun malgxojo pensis Ignato, solvigxante en aero, -
socio mem delonge estas mortigita fare de la propraj sorcxistoj".
- Fek! - kracxis la pastro kaj sinkrucis. - Denove ne sukcesis...
- Cxu eblas tiamaniere mortigi, - diris iu el la kamparanoj, purigante
la nazon per maniko. - Ikono ja necesas.

Подякувати Помилка?

Дочати пiзнiше / подiлитися